2009/01/21

Mia internacia vivo


Kiam mi, taskite de usona esperantisto, estis pene plenumanta la hejmtaskon pri romano de franca esperantista aŭtoro en lernolibro eldonita en Nederlando, venis al mi, pere de rusa esperantisto, demando de brazila nekonata esperantisto.

La demando estis pri malnovaj libroj de Eroŝenko, pri kiu mi ne tre interesiĝas. Mi ne estas specialisto pri li, sed supozeble ĉar mi loĝas en Japanio, kaj havas retpaĝon, kiu prezentas kovrilfotojn de liaj libroj, neofte venas al mi demando pri li.

Ĉiuokaze, mi ne sciis respondon al la demando, do mi petis helpon de la ukraina esperantistino pli kompetenta pri la temo. Ŝi afable kontrolis kaj respondis, kaj evidentiĝis, ke la koncernaj libroj estis eldonitaj en Ĉinio kaj Tajvano.

La demando estas senprobleme solvita nur per Esperanto.

5 件のコメント:

匿名 さんのコメント...

Iam mi aŭdis, ke korea esperantisto "Ombro" multe okupiĝis pri Eroŝenko. Tamen jam la demando estas solvita...

匿名 さんのコメント...

Saluton. Iam mi aŭdis, ke la korea esperantisto "Ombro" pristudis tiun sinjoron. Tamen la demando estas jam solvita.

Akvoju さんのコメント...

Dankon pro la komento, kiu aldonis Koreion en mian internacian vivon.

Jes, la demando el Brazilo estis solvita, sed pli poste mi mem ekhavis aliajn demandojn, preparante la kronologian liston de la enjapana vivo de Eroŝenko en mia retpaĝo:
http://www.geocities.jp/akvoju/eseo/uzyakukajEr.html

Mi estas plu esploranta por ekzaktigi la informojn en la paĝo, tenante kontakton kun ukraina esploristo pri Eroŝenko. Mi ne konas Ombron. Ĉu li interesiĝos pri la temo en la retpaĝo?

Ankaŭ en ĉi tiu blogo mi eble plu skribos iom pri Eroŝenko kaj liaj verkoj.

匿名 さんのコメント...

mi jam skribis al Ombro, donante la supran retpaĝon.

Akvoju さんのコメント...

Dankon. Instigite de via komento, mi aperigis novan artikolon por klarigi pri la retpaĝo.