2010/12/16

Parabola hundo

Jen parabola hundo.
Ĉi-semajne Salij ricevis steriligan operacion, kaj ŝi devas surportadi tiun ĉi "parabolon" ĝis kiam la tranĉita parto resaniĝos.
La "parabolo" estas protektilo por ke ŝi ne mordu la lokon, sed ĝi apenaŭ efikas, ĉar ŝi havas longajn korpon kaj piedojn.  La ilo, simila al parabola anteno, nomiĝas japane "elizabesu Karaa" (el la angla: "Elizabethan collar").  Oni ankaŭ ofte nomas hundon kun ĝi "parabola hundo".
Kuracisto avertis, ke dume ŝi ne sportu nek promenu, sed jam de la dua tago post la operacio, ŝi vigle postulas de mi promenon.  Por juneta hundo devas esti tre malfacile kuŝadi senmove. Nu, kiel distri ŝin deturnante ŝian atenton de persista promenemo?  Mi cerbumantas.

 Ĉi tio ne estas trumpeto.