Jen, la unua reago kun bona konsilo atingis min retpoŝte de mia estimata amiko en Ĉinio: "Ne faru la blog-skribon ia deviga tasko. Faru ĝin ia ĝuo."
Reale, oni ne povus tute ne senti ian devon, kiam oni estus jam komencinta ion, dezirante ĝian daŭron. Ĝi jam ekzistas antaŭ mi, en mia dispono, kaj mi ne deziras ĝian baldaŭan malaperon. Mi estas certa, ke mi ne povos tutkore ĝui ĝin, se mi pensus, ke mi devas ĝui. Tamen feliĉe mi ne emas pensi, ke mi devas. Estos granda plezuro, se blog-skribado fariĝos mia ĝuo. Mi do provu fari ĉi tion mia ĝuo.
Por esti okupita kaj ŝarĝita de devoj, mi ja ne bezonas helpon de blogo. Tio estus divenebla, se oni vidus, kiel "rapide" (oni legu male!) iras publikigado de Biblioteko Sakura, por kiu mi kunlaboras. Krome mi havas lecionajn taskojn de mia propra lernado, kiujn pacience atendadas mia gvidanto en Usono. Mi ankaŭ devus renovigi miajn proprajn retpaĝojn. Mi ŝatus traduki literaturon, sed kion mi reale eltradukis lastjare, estis nur teksto pri religia kulto Sinzi-Syûmei-kai, kontraŭ kiu mi kun la loĝantaro de mia urbo movadas por ke ĝi ne konstruu novan kunvenejon en nia loĝkvartalo. Ĉi-lasta problemo evidentiĝis en la lastjara printempo kaj nun estas la plej grava ĉe mi. Ni jam kolektis pli ol 30000 subkribojn, sed nia movado daŭros ankoraŭ en la nova jaro. Ege ĝena problemo por movadantoj, kiuj havas proprajn laborojn kaj okupojn, sed ni ne povas cedi por protekti familianojn kaj demokration.
Farendaĵoj sufiĉe multas. Do, por kio mi malfermis novan blogon? Mi ne havas certan respondon. Ĝi tamen interesas min.
0 件のコメント:
コメントを投稿