2009/02/03

Akita Uzyaku kaj Eroŝenko

 

Lastatempe japanlingvaj informoj pri Eroŝenko ne malmultas en Interreto, kion rimarkigis al mi ukraina amikino, esploristo de Eroŝenko. Tradukante por ŝi kelkajn fragmentojn el la informoj, mi mem komencis fari retpaĝon por noti pri la unua renkonto inter Akita kaj Eroŝenko:
Iomete drameca renkonto - Akita Uzyaku kaj Eroŝenko

Konsultante kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi rimarkis, ke konfuzigaj informoj pri Eroŝenko ne malmultas. Oni ja prezentas interesajn informojn pri li, sed nur fragmente el lia vivo sen detaloj. Ekzemple pri la ĉefa temo (unua renkontiĝo de la du) mi trovis informon en kelkaj retejoj de neesperantistaj japanoj. Mi aŭdas, ke ankaŭ en ukraine verkita biografio de Eroŝenko (verk. N. Andrianova) enhavis tiun rakonton. Sed el kiu dokumento fontas tiu informo? Mi ankoraŭ ne komprenas. Mi esperis, ke tio troviĝu en la Taglibro de Akita Uzyaku, sed se oni konsultus nur ĝin, oni povus supozi, ke Uzyaku unuafoje rekontiĝis kun li en sia domo, ne en la arbaro, sed ankaŭ supozeblas, ke Uzyaku jam anticipe konatiĝis kun Eroŝenko ie ekster sia domo, kaj de la difinita tago en la taglibro ili komencis konscian interkontakton. Mi ankoraŭ ne certas. Mi nun atendas baldaŭan ricevon de la Aŭtobiografio de Akita Uzyaku, esperante trovi tiurilatan mencion.

Tiel ne klaras al mi kelkaj punktoj: kiam kie Eroŝenko ekfektive faris kion kun kiu(j)?

Do mi decidis aldoni al la paĝo kronologian liston de la enjapana vivo de Eroŝenko, kio mankis eĉ en la Esperanta vikipedia artikolo pri li. La listo ankoraŭ estas ne elfarita. Mia esploro daŭras plu. En la listo ankoraŭ povus esti misinformoj. Do karaj legantoj, bonvolu atenti, kiam vi konsultas ĝin. Kaj eble, pli poste, mi apartigos tiun kronologian liston el la supra retpaĝo.