2009/03/20

Japana libro de Eroŝenko

Jen japana libro de Eroŝenko: エロシェンコ童話集
[Eroŝenko dôwasyû] ("Fabeloj de Eroŝenko", 1993)
tradukita kaj kompilita de Takasugi Ichirô, verkinto de japanaj biografioj de Eroŝenko.

Tiu ĉi libro estas nomuita en la jena retejo (japana):
"100 libroj, rekomenditaj de 10~19-jaraj junuloj"
https://www.library.city.arakawa.tokyo.jp/ya/100books2007_list.html

La tabelo montras la rezulton de la enketo farita de la biblioteko de Arakawa-ku (Tokio) en 2007. En la 8-a vico ni povas vidi la titolon エロシェンコ童話集.

Por komparo mi eltiru el la tabelo kelkajn famajn verkojn alilandajn:
1. Reĝo Artur kaj liaj kavaliroj - J. Knowles
4. Ruĝhara Anne (angle: "Anne of Green Gables") - L. Montgomery
8. Fabeloj de Eroŝenko
11. Dudek mil leŭgoj sub la maro - J. Verne
30. Tri regnoj - reverkita de Mitamura Nobuyuki
33. Du jaroj da ferioj - J. Verne
56. Kronikoj de Narnio - C. S. Lewis.
86. La Eta Princo - Antoine de Saint-Exupéry

Nu, ĉu ne estus rimarkinde, ke Eroŝenko estas ŝatata pli ol J. Verne, Saint-Exupéry..?

Kiel sciate, Eroŝenko verkis ne nur en Esperanto, sed pli multe en la japana lingvo kaj iomete en la rusa. En Japanio Eroŝenko estis favorata japanlingva verkisto de la jaro 1920, kies verkoj aperis siatempe en diversaj revuoj kaj ĵurnaloj, ĝis kiam li estis ekzilita el Japanio (junio 1921). Poste tiamaj verkoj estis kolektitaj: almenaŭ du fojojn aperis libroforme japanlingvaj kolektoj de liaj verkoj, sed tiuj kolektoj hodiaŭ ne plu estas haveblaj en librovendejoj. Ni povas legi liajn verkojn en Esperantato en la 6-voluma verkaro (komp. Mine Yositaka), sed se li verkis japanlingve, estus nature, ke japanoj dezirus vidi ankaŭ la originalon. Mi ne sciis, kiuj japanaj libroj de Eroŝenko estas lastatempe haveblaj. Mi serĉis kaj trovis la nunan "Eroŝenko dôwasyû". Krom ĝi, havebla estis nur dulingva legolibro por lernantoj de Esperanto: エロシェンコ短編集 [Eroŝenko tanpensyû] ("Rakontoj de Eroŝenko" trad. Miyamoto Masao. Tria eldono 1994), kiu enhavas "Rakontoj de velkinta folio" kaj "La destinita vivi".

"Eroŝenko dôwasyû" estas tute japanlingva, en facila stilo konvena por infanoj. Ĝi prezentas kvar fabelojn, du poemojn kaj unu rakonton en jena vico:
  • Koro de aglo
  • Malvasta kaĝo
  • Turo por fali
  • Rakontoj de Baital
  • Ĉukĉa elegio
  • Homarano
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo
kaj fine ekspliko de Takasugi pri la verkoj kaj vivo de Eroŝenko.

Leginte ĝin, mi impresiĝis, ke la verkoj estas zorge selektitaj kaj vicigitaj fare de la kompilinto.

Mi memoras, ke "Turo por fali" kaj "Unu paĝeto..." estis Eroŝenkaĵoj, kiujn mi unue legis en Esperanto, kaj tiam ili ne multe interesis min, kaj mi ne plu interesiĝis pri Eroŝenko. Nun, releginte la japanajn versiojn, la du verkoj same ne tre impresas min. Mi pensas, ke se mi legus unue "Koro de aglo", povus esti, ke mi pli entuziasme interesiĝis pri Eroŝenko. Same ankaŭ "Malvasta kaĝo" kaj "Rakontoj de Baital" (pri ĉi-lasta mi ankoraŭ ne scias veran originalan titolon; Ĝi ne troviĝas en la 6-voluma Esperanta-kolekto kompilita de Mine Yositaka). Ili estas ekzote originalaj por japaneska senso, sed sufiĉe simpati-vekaj. Ĉu estus hazarde, ke ĉi-lastaj tri verkoj, kiuj plaĉis al mi, estas japanlingve verkitaj de Eroŝenko?

Ankaǔ, kiam mi unuafoje legis la versaĵon "Homarano" en alia libro, ĝi ne multe impresis min. Ja post esperantistiĝo mi baldaŭ fariĝis tediĝema de la temo pri homaranismo, tre ofte ĉiam same ripetata en Esperanta medio. Sed, kiam mi relegis ĝin ĉi-foje post "Ĉukĉa elegio", mi sentis, ke "Homarano" rebruligas "fajron en la koro" helpate de bone aranĝita kunteksto. "Ĉukĉa elegio" estas prezentita tie en la formo de poemo; aliaj libroj "La tundro ĝemas" (komp. Mine Yositaka. 1981) kaj "El vivo de la ĉukĉoj" (Komp. A. Masenko kaj A. Pankov. 1992) prezentas la originalon en la formo de prozaĵo. La poezia formo do efike kondukis min al la sekvanta versaĵo.

Takasugi diris en la ekspliko: "mi intencis esprimi pere de tiu ĉi malgranda libro ĉion de Eroŝenko".

Mi opinias, ke lia intenco estis sukcesa. La libro estas bona enkonduko en la iluzion de Eroŝenko: iluzio, tamen tre realisma. Akita Uzyaku nomis tion "bela inkubsoĝo". Nur pri "Unu paĝeto en mia lerneja vivo" mi hezitus enmeti en porinfanan literaturon.

Tiu ĉi "Unu paĝeto..." ŝajnas kiel eseo, en kiu la aŭtoro rakontas el sia vera sperto, sed ĝi estas supraĵe satiro por esprimi sensencecon de rasismo kaj bagatelecon de aŭtoritato, kaj pli profunde, laŭ mia opinio, ĝi enhavas trompaĵon kontraŭ legantoj. En ĝi Eroŝenko skribis pri intervidiĝo kun sina granda politikisto Li Hung-Ĉan (Li Hongzhang 李鴻章), kiam li estis lernanto de la blindula lernejo en Moskvo. Historiaj dokumentoj, laŭ la esploro de ukraina esploristino Y. Patlan, ne montras, ke Li Hongzhag vizitis Moskvon, kiam Eroŝenko estis tie. Verŝajne Takasugi ne rimarkis pri tio, kaj li eksplikis, kvazaŭ tio estus vera memoraĵo de Eroŝenko. Ĉu por satiro meti malveron en faktojn, kiujn legantoj ne povas rekoni klare, estus konvene por verkista estetiko kaj etiko? Por "Unu paĝeto..." necesus aparta pli profunda esploro kaj konsidero pri la aŭtoro kaj lia epoko, antaŭ ol prezenti ĝin al junula publiko.

2009/03/03

Kamitika Itiko kaj Eroŝenko


Mi ĵus alŝutis mian lastan artikolon.
Kamitika Itiko kaj Eroŝenko

En la artikolo mi ne skribis historian fonon de ilia epoko. Pri tio jam Mine Yositaka skribis pli detale en la seria kolekto de la verkoj de Eroŝenko. Ĉi tie nur iomete:

Kiam Eroŝenko vizitis Japanion, la lando estis en Taisyô-erao (1912-1926). Tiam, ŝajne, japanaj homoj ankoraŭ havis eblecon vivi pli malpli libere kvankam limigite de forta reakcia potenco. La socian fenomenon de tiu erao, nuntempe oni aparte distingas el la historio, nomante "Taisyô-demokratio". Tiam en urbegoj aperis novaj interesaj movadoj kulturaj, kiuj faris bazojn de modernaj kulturoj, kiujn ĝuas nuntempaj japanoj. Junuloj havis revon (eĉ naive) pri libera, egala kaj demokratia socio en leviĝanta socialismo. En tia epoko Eroŝenko vivis kaj konatiĝis kun diversaj homoj en diversaj kampoj. Aliflanke, kreskanta estis diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Post lia elpeliĝo, liaj japanaj amikoj devis travivi pli mafacilan epokon, en kiu Japanio strebis laŭ militisma vojo.

Kiam mi legas pri tiu epoko, mi ĉiam rememoras diron de konata maljunulino jam forpasinta:
"Antaŭ la milito ankoraŭ estis interesaj originalaj homoj, kiuj tenis etoson de Taisyô-demokratio. Lastatempe mi ne vidas tiajn."
Mi ne scias, pri kiuj homoj ŝi pensis tiam. Sed mi kredas, ke Kamitika Itiko estis unu el tiaj homoj.