2009/10/12

Biblioteko Sakura: lastaj du libroj.


Biblioteko Sakura lastatempe enretigis du malnovajn Esperantajn librojn:
http://www.vastalto.com/librejo/

1)  "ULOJ POR JUSTECO"
    Verk. SIGA Naoya. Trad. Eskulapida Klubo. 1939.
  「正義派」 志賀直哉 著. Eskulapida Klubo 訳. 1939年.
2) "GRANDA LERNADO KAJ DOKTRINO DE MEZECO"
    – Unuaj libroj de Konfuciana* Biblio –
    Trad. Kiuiĉi NOHARA. 1932
   『エス譯大學中庸』野原休一訳. 1932年.

   * "Konfuceana" estas nun pli vaste uzata formo.

2009/10/03

Mezaŭtuna luno


Hodiaŭ antaŭvespere eksplodis vulkano Sakura-ĝima (桜島) en najbara gubernio Kagoŝima-ken (鹿児島県).  Ĝi situas for, ĉ. 60-70 kilomentrojn sudokcidente de mia urbo, sed la eksploda eĥo atingis ĝis mia domo kaj tremigis la fenestrojn de la domo kiel tertremo: kiel tertremo, sed ordinare erupcio de Sakura-ĝima ne skuas ĉi tie la tutan domon, nur fenestrojn kaj aeron.  Laŭ raporto, la erupcio eligis vulkancindron 3000 metrojn alten.

La tero tiel aktivis brue, sed hodiaŭ estas tago por aprezi lunon en kvieta meza aŭtuno.  Vespere mi fotis la mezaŭtunan lunon el mia hejmo, instigite de ĉinaj klasikaj poemoj, ĉineske tradukitaj de Hu Guozhu, majstro de ĉinesko.

Jen unu el ili:

Su Shi (1036-1101)
Demando sub la Luno
--- laŭ ĉinesko Shuidiaogetou

Kiam ekestas/ la luna helo?
kun glas' mi demandas/ al la ĉielo.
Kiujare, mi ne/ scias, nun estas en/ ĉiel-kastelo?
ĉu tie, alte,/ nun regas gelo?

Ho, kiom/ sorĉas la/ lunhelo!
Mi flugu al/ la palac' de fabelo!
sed mi ankaŭ timas/ ke min turmentas la/ frosta kruelo.
Restu mi tere/ Dancu sub stelo!
(Ĉineskigis Hu Guozhu)

苏轼
水调歌头明月几时有

明月几时有?把酒问青天。
不知天上宫阙,今夕是何年。
我欲乘风归去,又恐琼楼玉宇,高处不胜寒。
起舞弄清影,何似在人间。

EL "http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10958"


De morgaŭ mi bezonos atenti pri vulkanpolvo, kiu povus fali sur mian urbon por malpurigi lavaĵon, aŭton ktp.

2009/09/26

Mi vidis ovon de tornado.

Ovo de tornado

Tornado nomiĝas japane 竜巻 [tacu-maki] (ideografiaĵo: drako-volviĝo).

Hodiaŭ posttagmeze, kiam mi veturigis aŭton el Miyakonozyô-si (都城市) al Miyazaki-si (宮崎市), en la sudorienta ĉielo antaŭ mi aperis ovo de tornado (funela nubo. Tornadido?). Mi haltigis la aŭton ĉe oportuna butiko por foti kaj pensi, ĉu pluiri en tiun direkton... Mi devus, por reveni hejmen.

Post kelkaj minutoj ĝi malaperis kaj mi povis ree ekveturi.

9月26日午後1時頃、都城市鷹尾 (南横市町?) のファミリーマート駐車場から見て南東方角の上空に漏斗雲。

2009/09/24

Mi vojaĝis per aǔto

 

(FOTO 2009/09/21-22)
 

2009/09/01

Mia plezuro

 

Kiel raportite tra la mondo, en la elekto de naciaj parlamentanoj de Japanio, kiu okazis la lastan dimanĉon, ege malvenkis la Liberala Demokratia Partio, koservativa partio, kiu regadis Japanion post la milito. El la partio sukcesis elektiĝi nur 119 membroj (antaŭe 300), malpli ol triono de la tuta paralamento (衆議院 [ŝu:giin]).
 

2009/08/28

Simbolmarko de la 97-a Japana Esperanto-Kongreso


Jen simbolmarko, kiun mi desegnis por la venontjara Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako.

La bildo esprimas karakterizaĵon de la kongresa urbo Nagasako, t.e. ĉampono de kulturoj.

Ĉampono? Ĝi estas neologismo, kiun mi unuafoje uzas nun, ne sciante alian vorton, kiu povas anstataŭi. Kredeble, japanoj tuj divenas, pri kio temas, sed mi ne scias, kiel ĝi estas konata en aliaj landoj.

"Ĉampon" (ちゃんぽん) estas japana vorto, kiu signifas miksadon kaj miksaĵon de pluraj malsamaj aĵoj. Sed pli ofte, "ĉampon" estas nomo de japana bongusta nudela plado, origine ĉina kaj inventita de la administranto de ĉina restoracio en Nagasako, kaj disvastigita tutlande. Ĝi estas kuiraĵo de diversaj viando, marmanĝaĵoj kaj legomoj kunfrititaj per lado, kaj poste bolitaj kun nudeloj (pli dikaj ol ramenaj nudeloj) en supo farita de koka kaj porka ostoj.

Nagasako estas unike ekzota havenurbo, kiu en malnova tempo havis la enlande solan internacian havenon, konstruitan speciale por komerci kun aliaj landoj. Por malnova Japanio, Nagasako estis enirejo de fremdlandaj kulturoj. Ankaǔ la enlande unua mencio pri Esperanto aperis tie. En la urbo oni trovas multon influitan de eŭropa kaj ĉina kulturoj: konstruaĵojn, ornamaĵojn, ludilojn, manĝaĵojn ktp, kio aspektigas la urbon kvazaŭ "ĉampono de kulturoj".

Ankaǔ la fama vigla aŭtuna festo t.n. "Nagasaki-Kunĉi" (長崎くんち), kiu okazas ĉiujare de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro, havas ekzotan etoson. Unu el ĝiaj manifestaĵoj estas Draka Danco (foto), kiun mi metis en la simbolmarkon. La festo-nomo "Kunĉi" dialekte signifas "la 9-a tago". En 2010 Japana Esperanto-Kongreso okazos tie ekde "kunĉi" (la 9-a tago) de oktobro, kion apelas la simbolmarko.

La kongresa temo estas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!". Do, la ŝprucaj ondoj kaj la akcenta kurbo ĉe la kongresa nomo kaj la drako esprimas forton, kiu ŝanĝas, kaj ondojn, kiuj respondas aktive.

Horizontale vicigitaj estas turismaj konstruaĵoj historie gravaj: la ĉinstila pordego de templo "Souhuku-ĝi" (崇福寺) kaj la eŭropstila Urakami-Katedralo (浦上教会) kaj la Paco-Statuo (Statuo en Preĝo por Paco: 平和祈念像), per kio mi volis esprimi egalecon, pacon kaj solidarecon.

La nova ponto de Nagasako, "Megami-Oohaŝi" (女神大橋 "Diina Pontego". Kromnomo: ヴィーナスウイング "Venusaj Flugiloj"), aludas "pontolingvon".

Mi desegnis dezirante, ke tiuj, kiuj rigardis la simbolmarkon, havu gaje bolantan humoron.



来年長崎市で開催される第97回日本エスペラント大会のシンボルマークをデザインしました。

開催地の長崎市(文化のちゃんぽん)をイメージし、「2010年は長崎、くんち(9日)から!」をアピールしています。

大会テーマは「エスペラントは世界を変える,そして,あなたも!」ということで、アクセントのカーブ線と波しぶきで、変える勢いとそれに呼応する波を表してみました。

水平に並べた教会と寺院と平和祈念像で表現したかったものは、平等と平和、そして連帯です。

長崎市の新しい名所・女神大橋は「橋渡し言語」を暗示しています。

シンボルマークを見た人に、わくわくした気分になってもらえることを願いながらデザインしました。

2009/05/30

Uzyaku kaj Eroŝenko (2)

 

Ĉu vere la unua interkonatiĝo inter Akita Uzyaku kaj Eroŝenko okazis en la arbaro de Kisimozin en Zôsigaya?

Tiu anekdoto estas prezentita en kelkaj japanaj retejoj, ankaŭ en japana libro "Yoake-mae no uta" (『夜あけ前の歌』biografio de Eroŝenko, verkita de Takasugi Itirô. 1982), sed en la taglibro de Akita Uzyaku ne troviĝas mencio pri tiu renkonto, nek en la aŭtobiografio. Do estis enigmo: el kio fontas tiu anekdoto?

Kiam mi partoprenis en la 83-a Kongreso de Kjuŝuaj Esperantistoj (2009 majo 09–10, Miyazaki), mi havis bonŝancon ekscii, ke jam en 1983 (antaŭ mia esperantistiĝo!) Doi Ĉieko skribis en La Revuo Orienta la saman dubon en sia recenzo pri tiu biografio. Poste Tagasugi Itirô reagis ŝin, kaj li agnoskis, ke li verkis malsame ol la fakto.

Ŝian recezon mi tradukis en Esperanton, dank' al la afabla permeso de s-ino Doi.
RECENZO: Joake-mae no uta

 

2009/04/18

Esperanta biciklo


Mi aĉetis duon-elektran biciklon, sur kiun mi gluis Esperanto- glumarkon.

2009/04/03

Sakura-floroj


Parko Motio [moĉio]

2009/03/20

Japana libro de Eroŝenko

Jen japana libro de Eroŝenko: エロシェンコ童話集
[Eroŝenko dôwasyû] ("Fabeloj de Eroŝenko", 1993)
tradukita kaj kompilita de Takasugi Ichirô, verkinto de japanaj biografioj de Eroŝenko.

Tiu ĉi libro estas nomuita en la jena retejo (japana):
"100 libroj, rekomenditaj de 10~19-jaraj junuloj"
https://www.library.city.arakawa.tokyo.jp/ya/100books2007_list.html

La tabelo montras la rezulton de la enketo farita de la biblioteko de Arakawa-ku (Tokio) en 2007. En la 8-a vico ni povas vidi la titolon エロシェンコ童話集.

Por komparo mi eltiru el la tabelo kelkajn famajn verkojn alilandajn:
1. Reĝo Artur kaj liaj kavaliroj - J. Knowles
4. Ruĝhara Anne (angle: "Anne of Green Gables") - L. Montgomery
8. Fabeloj de Eroŝenko
11. Dudek mil leŭgoj sub la maro - J. Verne
30. Tri regnoj - reverkita de Mitamura Nobuyuki
33. Du jaroj da ferioj - J. Verne
56. Kronikoj de Narnio - C. S. Lewis.
86. La Eta Princo - Antoine de Saint-Exupéry

Nu, ĉu ne estus rimarkinde, ke Eroŝenko estas ŝatata pli ol J. Verne, Saint-Exupéry..?

Kiel sciate, Eroŝenko verkis ne nur en Esperanto, sed pli multe en la japana lingvo kaj iomete en la rusa. En Japanio Eroŝenko estis favorata japanlingva verkisto de la jaro 1920, kies verkoj aperis siatempe en diversaj revuoj kaj ĵurnaloj, ĝis kiam li estis ekzilita el Japanio (junio 1921). Poste tiamaj verkoj estis kolektitaj: almenaŭ du fojojn aperis libroforme japanlingvaj kolektoj de liaj verkoj, sed tiuj kolektoj hodiaŭ ne plu estas haveblaj en librovendejoj. Ni povas legi liajn verkojn en Esperantato en la 6-voluma verkaro (komp. Mine Yositaka), sed se li verkis japanlingve, estus nature, ke japanoj dezirus vidi ankaŭ la originalon. Mi ne sciis, kiuj japanaj libroj de Eroŝenko estas lastatempe haveblaj. Mi serĉis kaj trovis la nunan "Eroŝenko dôwasyû". Krom ĝi, havebla estis nur dulingva legolibro por lernantoj de Esperanto: エロシェンコ短編集 [Eroŝenko tanpensyû] ("Rakontoj de Eroŝenko" trad. Miyamoto Masao. Tria eldono 1994), kiu enhavas "Rakontoj de velkinta folio" kaj "La destinita vivi".

"Eroŝenko dôwasyû" estas tute japanlingva, en facila stilo konvena por infanoj. Ĝi prezentas kvar fabelojn, du poemojn kaj unu rakonton en jena vico:
  • Koro de aglo
  • Malvasta kaĝo
  • Turo por fali
  • Rakontoj de Baital
  • Ĉukĉa elegio
  • Homarano
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo
kaj fine ekspliko de Takasugi pri la verkoj kaj vivo de Eroŝenko.

Leginte ĝin, mi impresiĝis, ke la verkoj estas zorge selektitaj kaj vicigitaj fare de la kompilinto.

Mi memoras, ke "Turo por fali" kaj "Unu paĝeto..." estis Eroŝenkaĵoj, kiujn mi unue legis en Esperanto, kaj tiam ili ne multe interesis min, kaj mi ne plu interesiĝis pri Eroŝenko. Nun, releginte la japanajn versiojn, la du verkoj same ne tre impresas min. Mi pensas, ke se mi legus unue "Koro de aglo", povus esti, ke mi pli entuziasme interesiĝis pri Eroŝenko. Same ankaŭ "Malvasta kaĝo" kaj "Rakontoj de Baital" (pri ĉi-lasta mi ankoraŭ ne scias veran originalan titolon; Ĝi ne troviĝas en la 6-voluma Esperanta-kolekto kompilita de Mine Yositaka). Ili estas ekzote originalaj por japaneska senso, sed sufiĉe simpati-vekaj. Ĉu estus hazarde, ke ĉi-lastaj tri verkoj, kiuj plaĉis al mi, estas japanlingve verkitaj de Eroŝenko?

Ankaǔ, kiam mi unuafoje legis la versaĵon "Homarano" en alia libro, ĝi ne multe impresis min. Ja post esperantistiĝo mi baldaŭ fariĝis tediĝema de la temo pri homaranismo, tre ofte ĉiam same ripetata en Esperanta medio. Sed, kiam mi relegis ĝin ĉi-foje post "Ĉukĉa elegio", mi sentis, ke "Homarano" rebruligas "fajron en la koro" helpate de bone aranĝita kunteksto. "Ĉukĉa elegio" estas prezentita tie en la formo de poemo; aliaj libroj "La tundro ĝemas" (komp. Mine Yositaka. 1981) kaj "El vivo de la ĉukĉoj" (Komp. A. Masenko kaj A. Pankov. 1992) prezentas la originalon en la formo de prozaĵo. La poezia formo do efike kondukis min al la sekvanta versaĵo.

Takasugi diris en la ekspliko: "mi intencis esprimi pere de tiu ĉi malgranda libro ĉion de Eroŝenko".

Mi opinias, ke lia intenco estis sukcesa. La libro estas bona enkonduko en la iluzion de Eroŝenko: iluzio, tamen tre realisma. Akita Uzyaku nomis tion "bela inkubsoĝo". Nur pri "Unu paĝeto en mia lerneja vivo" mi hezitus enmeti en porinfanan literaturon.

Tiu ĉi "Unu paĝeto..." ŝajnas kiel eseo, en kiu la aŭtoro rakontas el sia vera sperto, sed ĝi estas supraĵe satiro por esprimi sensencecon de rasismo kaj bagatelecon de aŭtoritato, kaj pli profunde, laŭ mia opinio, ĝi enhavas trompaĵon kontraŭ legantoj. En ĝi Eroŝenko skribis pri intervidiĝo kun sina granda politikisto Li Hung-Ĉan (Li Hongzhang 李鴻章), kiam li estis lernanto de la blindula lernejo en Moskvo. Historiaj dokumentoj, laŭ la esploro de ukraina esploristino Y. Patlan, ne montras, ke Li Hongzhag vizitis Moskvon, kiam Eroŝenko estis tie. Verŝajne Takasugi ne rimarkis pri tio, kaj li eksplikis, kvazaŭ tio estus vera memoraĵo de Eroŝenko. Ĉu por satiro meti malveron en faktojn, kiujn legantoj ne povas rekoni klare, estus konvene por verkista estetiko kaj etiko? Por "Unu paĝeto..." necesus aparta pli profunda esploro kaj konsidero pri la aŭtoro kaj lia epoko, antaŭ ol prezenti ĝin al junula publiko.

2009/03/03

Kamitika Itiko kaj Eroŝenko


Mi ĵus alŝutis mian lastan artikolon.
Kamitika Itiko kaj Eroŝenko

En la artikolo mi ne skribis historian fonon de ilia epoko. Pri tio jam Mine Yositaka skribis pli detale en la seria kolekto de la verkoj de Eroŝenko. Ĉi tie nur iomete:

Kiam Eroŝenko vizitis Japanion, la lando estis en Taisyô-erao (1912-1926). Tiam, ŝajne, japanaj homoj ankoraŭ havis eblecon vivi pli malpli libere kvankam limigite de forta reakcia potenco. La socian fenomenon de tiu erao, nuntempe oni aparte distingas el la historio, nomante "Taisyô-demokratio". Tiam en urbegoj aperis novaj interesaj movadoj kulturaj, kiuj faris bazojn de modernaj kulturoj, kiujn ĝuas nuntempaj japanoj. Junuloj havis revon (eĉ naive) pri libera, egala kaj demokratia socio en leviĝanta socialismo. En tia epoko Eroŝenko vivis kaj konatiĝis kun diversaj homoj en diversaj kampoj. Aliflanke, kreskanta estis diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Post lia elpeliĝo, liaj japanaj amikoj devis travivi pli mafacilan epokon, en kiu Japanio strebis laŭ militisma vojo.

Kiam mi legas pri tiu epoko, mi ĉiam rememoras diron de konata maljunulino jam forpasinta:
"Antaŭ la milito ankoraŭ estis interesaj originalaj homoj, kiuj tenis etoson de Taisyô-demokratio. Lastatempe mi ne vidas tiajn."
Mi ne scias, pri kiuj homoj ŝi pensis tiam. Sed mi kredas, ke Kamitika Itiko estis unu el tiaj homoj.

2009/02/03

Akita Uzyaku kaj Eroŝenko

 

Lastatempe japanlingvaj informoj pri Eroŝenko ne malmultas en Interreto, kion rimarkigis al mi ukraina amikino, esploristo de Eroŝenko. Tradukante por ŝi kelkajn fragmentojn el la informoj, mi mem komencis fari retpaĝon por noti pri la unua renkonto inter Akita kaj Eroŝenko:
Iomete drameca renkonto - Akita Uzyaku kaj Eroŝenko

Konsultante kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi rimarkis, ke konfuzigaj informoj pri Eroŝenko ne malmultas. Oni ja prezentas interesajn informojn pri li, sed nur fragmente el lia vivo sen detaloj. Ekzemple pri la ĉefa temo (unua renkontiĝo de la du) mi trovis informon en kelkaj retejoj de neesperantistaj japanoj. Mi aŭdas, ke ankaŭ en ukraine verkita biografio de Eroŝenko (verk. N. Andrianova) enhavis tiun rakonton. Sed el kiu dokumento fontas tiu informo? Mi ankoraŭ ne komprenas. Mi esperis, ke tio troviĝu en la Taglibro de Akita Uzyaku, sed se oni konsultus nur ĝin, oni povus supozi, ke Uzyaku unuafoje rekontiĝis kun li en sia domo, ne en la arbaro, sed ankaŭ supozeblas, ke Uzyaku jam anticipe konatiĝis kun Eroŝenko ie ekster sia domo, kaj de la difinita tago en la taglibro ili komencis konscian interkontakton. Mi ankoraŭ ne certas. Mi nun atendas baldaŭan ricevon de la Aŭtobiografio de Akita Uzyaku, esperante trovi tiurilatan mencion.

Tiel ne klaras al mi kelkaj punktoj: kiam kie Eroŝenko ekfektive faris kion kun kiu(j)?

Do mi decidis aldoni al la paĝo kronologian liston de la enjapana vivo de Eroŝenko, kio mankis eĉ en la Esperanta vikipedia artikolo pri li. La listo ankoraŭ estas ne elfarita. Mia esploro daŭras plu. En la listo ankoraŭ povus esti misinformoj. Do karaj legantoj, bonvolu atenti, kiam vi konsultas ĝin. Kaj eble, pli poste, mi apartigos tiun kronologian liston el la supra retpaĝo.
 

2009/01/21

Mia internacia vivo


Kiam mi, taskite de usona esperantisto, estis pene plenumanta la hejmtaskon pri romano de franca esperantista aŭtoro en lernolibro eldonita en Nederlando, venis al mi, pere de rusa esperantisto, demando de brazila nekonata esperantisto.

La demando estis pri malnovaj libroj de Eroŝenko, pri kiu mi ne tre interesiĝas. Mi ne estas specialisto pri li, sed supozeble ĉar mi loĝas en Japanio, kaj havas retpaĝon, kiu prezentas kovrilfotojn de liaj libroj, neofte venas al mi demando pri li.

Ĉiuokaze, mi ne sciis respondon al la demando, do mi petis helpon de la ukraina esperantistino pli kompetenta pri la temo. Ŝi afable kontrolis kaj respondis, kaj evidentiĝis, ke la koncernaj libroj estis eldonitaj en Ĉinio kaj Tajvano.

La demando estas senprobleme solvita nur per Esperanto.

2009/01/10

Israelo


Kontraŭ tiu ŝtato ankaŭ japanaj homoj protestas:

イスラエル大使館抗議行動
(Protesta manifesto kontraŭ la israela ambasadorejo)
http://www.mkimpo.com/diary/2008/israeli_embassy_08-12-30.html

イスラエルのガザ侵攻、虐殺に抗議する緊急行動
(Urĝa agado protesti israelajn invadon kaj masakron en Gaza)
http://www.mkimpo.com/diary/2009/stop_gaza_massacre_09-01-10.html

En la unua retpaĝo miajn okulojn frapis afiŝo, kiu apelacias al la ambasadorejo:
"Jerusalemo — se ĝi estas vere sankta urbo, rendevuu kun amato anstataŭ militi."
Mia traduko ne bele formiĝas kiel versaĵo, sed la originalo havas formon de utao.

Eble oni povas diri, ke esperantistoj estas destinitaj rendevui kun diversaj alinacianoj kaj rekte interparoli kun ili. Tio alportas al ni kaj plezuron kaj malplezuron, kiuj tamen devenas de vortoj, ne per armea forto. Sen perforto — Mi volas kredi, ke ĉi tio devas esti la plej komuna aspriro de la tuta esperantsitaro en la mondo.

Ne temas pri geamata rendevuo, sed rendevuo kun malnovaj amikoj en Israelo estas foje noveligita en Esperanto. Ĝi troviĝas en la bonkonata lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Oni povas legi ĝin japanlingve:

「猫のノトケ」
http://www.geocities.jp/akvoju/vel/lec09.html#notke

Eble necesas plurfoje relegi por ne misaprezi ĝin. Pensiga novelo.

Kaj la sekvanta verko de Zamenhof en la sama retpaĝo ankaŭ pensigas.

「愛国主義と似非愛国主義」
http://www.geocities.jp/akvoju/vel/lec09.html#tekst2

Supraĵe, ĉi lasta temas pri patrioteco de esperantistoj, sed la enhavo ŝajnas universala.

Tenadu kuraĝon plorantoj.

2009/01/08

Faru ĝin ia ĝuo


Jen, la unua reago kun bona konsilo atingis min retpoŝte de mia estimata amiko en Ĉinio: "Ne faru la blog-skribon ia deviga tasko. Faru ĝin ia ĝuo."

Reale, oni ne povus tute ne senti ian devon, kiam oni estus jam komencinta ion, dezirante ĝian daŭron. Ĝi jam ekzistas antaŭ mi, en mia dispono, kaj mi ne deziras ĝian baldaŭan malaperon. Mi estas certa, ke mi ne povos tutkore ĝui ĝin, se mi pensus, ke mi devas ĝui. Tamen feliĉe mi ne emas pensi, ke mi devas. Estos granda plezuro, se blog-skribado fariĝos mia ĝuo. Mi do provu fari ĉi tion mia ĝuo.

Por esti okupita kaj ŝarĝita de devoj, mi ja ne bezonas helpon de blogo. Tio estus divenebla, se oni vidus, kiel "rapide" (oni legu male!) iras publikigado de Biblioteko Sakura, por kiu mi kunlaboras. Krome mi havas lecionajn taskojn de mia propra lernado, kiujn pacience atendadas mia gvidanto en Usono. Mi ankaŭ devus renovigi miajn proprajn retpaĝojn. Mi ŝatus traduki literaturon, sed kion mi reale eltradukis lastjare, estis nur teksto pri religia kulto Sinzi-Syûmei-kai, kontraŭ kiu mi kun la loĝantaro de mia urbo movadas por ke ĝi ne konstruu novan kunvenejon en nia loĝkvartalo. Ĉi-lasta problemo evidentiĝis en la lastjara printempo kaj nun estas la plej grava ĉe mi. Ni jam kolektis pli ol 30000 subkribojn, sed nia movado daŭros ankoraŭ en la nova jaro. Ege ĝena problemo por movadantoj, kiuj havas proprajn laborojn kaj okupojn, sed ni ne povas cedi por protekti familianojn kaj demokration.

Farendaĵoj sufiĉe multas. Do, por kio mi malfermis novan blogon? Mi ne havas certan respondon. Ĝi tamen interesas min.

2009/01/07

Kiel diferencas Esperanto kaj la angla?

 

Tio povas esti kumuna demando de neesperantistaj japanoj, kiuj ĵus eksciis pri Esperanto.
Antaŭ la jarfino, nekonata aliurbano demandis min same retpoŝte: "Kiel diferencas Esperanto kaj la monda oficiala lingvo angla?". Nu, mia respondo:

(年末にメールで問い合わせがあったので、私の回答を掲載しておきます)


質問:エスペラントと世界の公用語の英語とはどう違う?

回答:エスペラントは文法の規則が非常に合理的にできていますので、英語よりもはるかに少ない学習時間で実用できるようになります。

また、エスペラントには接辞を使う造語法があり、接辞と基本的な単語を組み合わせて自分で必要な単語を造り出すことができるので、暗記すべき単語が英語よりも少なくてすみます。

その他の主な違い
・エスペラントは特定の国の国語でも,特定の民族に属する民族語でもない.
・音読・聞き取りが英語よりもはるかに簡単.
・普通名詞・形容詞・動詞時制の語尾の形が一定で例外がない.
・冠詞は,英語のような不定冠詞(a, an)がなく,定冠詞が一つあるのみ.
・対格語尾(「〜を」に該当する語尾)があるので,語順が英語よりも自由(SVO, SOV, OSV 等,色々な語順が可能).
・国際語としての知名度は英語よりも低い.




Li respondis, ke li baldaŭ aĉetos lernolibron. Tia novaĵo ĉiam ĝojigas min.
Sed restas ĉe mi enigmo: kial al mi demandis tiu nekonatulo?
 

Translokita

Saluton.
Mia kajero estas translokita ĉi tien.
Mi ŝanĝis lokon, ĉar unikodaj literoj estas uzeblaj ĉi tie.
La antaŭa blogejo estos baldaŭ fermita.

ここではエスペラントに必要な
ユニコードの文字が使えるので
別のブログから移転しました。

このブログでは主に国際語エスペラントを使用します。