2010/12/16

Parabola hundo

Jen parabola hundo.
Ĉi-semajne Salij ricevis steriligan operacion, kaj ŝi devas surportadi tiun ĉi "parabolon" ĝis kiam la tranĉita parto resaniĝos.
La "parabolo" estas protektilo por ke ŝi ne mordu la lokon, sed ĝi apenaŭ efikas, ĉar ŝi havas longajn korpon kaj piedojn.  La ilo, simila al parabola anteno, nomiĝas japane "elizabesu Karaa" (el la angla: "Elizabethan collar").  Oni ankaŭ ofte nomas hundon kun ĝi "parabola hundo".
Kuracisto avertis, ke dume ŝi ne sportu nek promenu, sed jam de la dua tago post la operacio, ŝi vigle postulas de mi promenon.  Por juneta hundo devas esti tre malfacile kuŝadi senmove. Nu, kiel distri ŝin deturnante ŝian atenton de persista promenemo?  Mi cerbumantas.

 Ĉi tio ne estas trumpeto.

2010/11/21

Jen Salij

Jen Salij, ina hundo miksspeca, supozite 7-monata. Ĝi aniĝis al mia familio antaŭ 10 tagoj.

子犬のサリーです。雑種のメス、推定7か月位。10日前に我が家の一員になりました。

Salij venis de Himaŭari-no-ie (signifo: domo de Helianto), en kiu plurdek hundoj atendas novajn mastrojn, savote de morta sorto en la gubernia centra besto-gardejo (mortigejo de dombestoj senhejmaj aŭ forlasitaj de homoj pro diversaj kialoj).  Por preventi metabolan sindromon de la nova mastrino (mi), kiu tute ne sportas malgraŭ admono de kuracisto, Salij akompanos min je ĉiutaga promeno.

県の中央動物保護管理所での処分を延期された犬たちが新しい飼い主探しのために一時保護されている「ひまわりの家」からもらってきました。ちっとも運動しない飼い主(私)のメタボ対策のため、主治医の薦めもあり、毎日の散歩につきあってくれる犬を飼おうと思ってもらいに行ったものです。セラピー犬ならぬメタボ対策犬。

 
Salij jam amikiĝis kun najbara hundo.
ご近所のワンちゃんとさっそくお友達になりました。

Ŝia dormejo estas malgranda, ĉar la mastrino (mi) ŝparis 1000 enojn por pli granda.  Salij dormas enmetinte en ĝin la gluteojn, kun la kapo ekstere.  Tamen la tuta korpo estas ankoraŭ enmetebla, se ŝi ronde kurbigas la korpon kiel kato.  Do, Salij, bonvolu toleri ĝin ĉi-vintre.

飼い主が1000円ケチったおかげで寝床のソフトケージが小さめ。お尻だけ中に入れて昼寝中。猫のように体を丸めればまだ全身収まるから、サリーよ、今年の冬はこれで我慢してくれ。

2009/10/12

Biblioteko Sakura: lastaj du libroj.


Biblioteko Sakura lastatempe enretigis du malnovajn Esperantajn librojn:
http://www.vastalto.com/librejo/

1)  "ULOJ POR JUSTECO"
    Verk. SIGA Naoya. Trad. Eskulapida Klubo. 1939.
  「正義派」 志賀直哉 著. Eskulapida Klubo 訳. 1939年.
2) "GRANDA LERNADO KAJ DOKTRINO DE MEZECO"
    – Unuaj libroj de Konfuciana* Biblio –
    Trad. Kiuiĉi NOHARA. 1932
   『エス譯大學中庸』野原休一訳. 1932年.

   * "Konfuceana" estas nun pli vaste uzata formo.

2009/10/03

Mezaŭtuna luno


Hodiaŭ antaŭvespere eksplodis vulkano Sakura-ĝima (桜島) en najbara gubernio Kagoŝima-ken (鹿児島県).  Ĝi situas for, ĉ. 60-70 kilomentrojn sudokcidente de mia urbo, sed la eksploda eĥo atingis ĝis mia domo kaj tremigis la fenestrojn de la domo kiel tertremo: kiel tertremo, sed ordinare erupcio de Sakura-ĝima ne skuas ĉi tie la tutan domon, nur fenestrojn kaj aeron.  Laŭ raporto, la erupcio eligis vulkancindron 3000 metrojn alten.

La tero tiel aktivis brue, sed hodiaŭ estas tago por aprezi lunon en kvieta meza aŭtuno.  Vespere mi fotis la mezaŭtunan lunon el mia hejmo, instigite de ĉinaj klasikaj poemoj, ĉineske tradukitaj de Hu Guozhu, majstro de ĉinesko.

Jen unu el ili:

Su Shi (1036-1101)
Demando sub la Luno
--- laŭ ĉinesko Shuidiaogetou

Kiam ekestas/ la luna helo?
kun glas' mi demandas/ al la ĉielo.
Kiujare, mi ne/ scias, nun estas en/ ĉiel-kastelo?
ĉu tie, alte,/ nun regas gelo?

Ho, kiom/ sorĉas la/ lunhelo!
Mi flugu al/ la palac' de fabelo!
sed mi ankaŭ timas/ ke min turmentas la/ frosta kruelo.
Restu mi tere/ Dancu sub stelo!
(Ĉineskigis Hu Guozhu)

苏轼
水调歌头明月几时有

明月几时有?把酒问青天。
不知天上宫阙,今夕是何年。
我欲乘风归去,又恐琼楼玉宇,高处不胜寒。
起舞弄清影,何似在人间。

EL "http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10958"


De morgaŭ mi bezonos atenti pri vulkanpolvo, kiu povus fali sur mian urbon por malpurigi lavaĵon, aŭton ktp.

2009/09/26

Mi vidis ovon de tornado.

Ovo de tornado

Tornado nomiĝas japane 竜巻 [tacu-maki] (ideografiaĵo: drako-volviĝo).

Hodiaŭ posttagmeze, kiam mi veturigis aŭton el Miyakonozyô-si (都城市) al Miyazaki-si (宮崎市), en la sudorienta ĉielo antaŭ mi aperis ovo de tornado (funela nubo. Tornadido?). Mi haltigis la aŭton ĉe oportuna butiko por foti kaj pensi, ĉu pluiri en tiun direkton... Mi devus, por reveni hejmen.

Post kelkaj minutoj ĝi malaperis kaj mi povis ree ekveturi.

9月26日午後1時頃、都城市鷹尾 (南横市町?) のファミリーマート駐車場から見て南東方角の上空に漏斗雲。

2009/09/24

Mi vojaĝis per aǔto

 

(FOTO 2009/09/21-22)
 

2009/09/01

Mia plezuro

 

Kiel raportite tra la mondo, en la elekto de naciaj parlamentanoj de Japanio, kiu okazis la lastan dimanĉon, ege malvenkis la Liberala Demokratia Partio, koservativa partio, kiu regadis Japanion post la milito. El la partio sukcesis elektiĝi nur 119 membroj (antaŭe 300), malpli ol triono de la tuta paralamento (衆議院 [ŝu:giin]).