2009/03/03

Kamitika Itiko kaj Eroŝenko


Mi ĵus alŝutis mian lastan artikolon.
Kamitika Itiko kaj Eroŝenko

En la artikolo mi ne skribis historian fonon de ilia epoko. Pri tio jam Mine Yositaka skribis pli detale en la seria kolekto de la verkoj de Eroŝenko. Ĉi tie nur iomete:

Kiam Eroŝenko vizitis Japanion, la lando estis en Taisyô-erao (1912-1926). Tiam, ŝajne, japanaj homoj ankoraŭ havis eblecon vivi pli malpli libere kvankam limigite de forta reakcia potenco. La socian fenomenon de tiu erao, nuntempe oni aparte distingas el la historio, nomante "Taisyô-demokratio". Tiam en urbegoj aperis novaj interesaj movadoj kulturaj, kiuj faris bazojn de modernaj kulturoj, kiujn ĝuas nuntempaj japanoj. Junuloj havis revon (eĉ naive) pri libera, egala kaj demokratia socio en leviĝanta socialismo. En tia epoko Eroŝenko vivis kaj konatiĝis kun diversaj homoj en diversaj kampoj. Aliflanke, kreskanta estis diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Post lia elpeliĝo, liaj japanaj amikoj devis travivi pli mafacilan epokon, en kiu Japanio strebis laŭ militisma vojo.

Kiam mi legas pri tiu epoko, mi ĉiam rememoras diron de konata maljunulino jam forpasinta:
"Antaŭ la milito ankoraŭ estis interesaj originalaj homoj, kiuj tenis etoson de Taisyô-demokratio. Lastatempe mi ne vidas tiajn."
Mi ne scias, pri kiuj homoj ŝi pensis tiam. Sed mi kredas, ke Kamitika Itiko estis unu el tiaj homoj.

0 件のコメント: